INDEKSO

Eta biografio

Sxatoj

Interesaj pagxoj

ETA BIOGRAFIO

Mi naskigxis la 9an de februaro 1962 (mia zodiaka signo estas Amforo), en Puteaux, Francio, kie miaj gepatroj estis elmigrintaj. Mi vivis en Francio gxis la agxo de 3 jaroj, kiam ni revenis al Blera, kie nun mi vivas. Mi frekventis la malsuperajn lernejojn en Blera kaj la liceon en Viterbo, kie mi abiturientigxis. Mi laboras de 1983. Nuntempe mi amuzigxas, dum ferioj, frekventi ekz. la Internacia Arkeologia Laborbrigado, en esperantistajn kunvenojn, aux, cxefe lasttempe, organizi ilin cxe mi: Blera, aux, en 1997, kune kun aliaj, la 53a IJK en Assisi. Ankaux cxijare la IAL okazis (de la 23a gxis la 31a de auxgusto). Vi povas vidi la rezultojn en alia parto de mia hajmpagxo. Mi ankaux amuzigxas (eble mi troigas...) instrui Esperanton en Blera, jam de du jaroj, kaj el la kursoj la plej fortaj, kiuj sukcesis elteni, permesis la fondon de pseuxdogrupo.

SXATOJ

Se mi ne interesigxus pri Esperanto, vi nun certe ne legus cxi tion. Kiel mi diris supre, mi organizas la Internacia Arkeologia Laborbrigado en Blera, jam de kelkaj someroj. En 1999 okazos la 5a. Oni diras, ke gxi estas suficxe amuza (mi ankoraux ne komprenis kial...). Aliaj miaj sxatoj estas legado, muziko, poezio, teatro, mezepoka historio, etruskoj kaj arkitekturo de iliaj funebraj monumentoj, natura nutrado, bestismo (rajtoj de la bestoj: mi estas membro de LAV = Ligo Kontraux Vivisekcio) kaj ekologio (se interesas vin ekologio en la movado vi povas viziti la TTT-ejo de Asocio de Verduloj Esperantistoj), lingvistiko (internacia kaj itala). Lastatempe mi amuzigxas konstruante mian genealogian arbon. Ja ne por sercxi eventualajn nobelojn... Maksimume mi povas trovi pasxtistojn kaj tajlorojn (por mi tre bonas tiel). La familinomoj koncernataj en mia sercxado, krom Cinquantini, estas Pampana, Scialacqua kaj Scatena: se hazarde vi interesigxas pri cxi tiuj nomoj vi povas kontakti min.

Miaj plej sxatataj libraj auxtoroj estas: en la rakonta gxenro, J.R.R. Tolkien (nun vi povas legi La Mastro de l'Ringoj en la E-a traduko), G. Simenon, G. Guareschi, K. Follett, F. Forsyth, J. Le Carré, J. Grisham, P. Cornwell, C. Clusser; en la historia (mezepoka), G. Duby. Tio ne signifas, ke mi ne legas ion ajn, kiu falas en miajn manojn...

Pri tio, kio koncernas muzikon, mi sxatas kaj auxskulti kaj ludi: mi kantas en la koruso de mia vilagxo kaj estas membro de la teatra kompanio "La nuova Compagnia" (kiuj cxeestis la 53an IJK-on en Assisi, en 1997 kaj la Nacian Kongreson en auxgusto 1998 en Frascati (Italio) povis spekti gxin aktoranta en la muzikalo Venu Rapide Homoj), gxi plejparte prezentas muzikajn komediojn. Mi ludis trumpeton en vilagxa bando, antaux multaj jaroj, nun mi kutimas tre malofte ludacxi la gitaron, kiun mi memlernis.

Iom pli da novajxoj pri la Kompanio. Gxi estis fondita en 1993 kaj gxis nun prezentis kvar komediojn kies lasta estas "Accendiamo la lampada" muzika komedio de Garinei e Giovannini. Dum la IJK kaj Nacia Kongreso supremenciitaj estis prezentita Venu Rapide Homoj (Forza Venite Gente), tre fama itala muzika komedio tradukita de Giuseppe Castelli kaj mi. Se vi volas, vi povas vidi kelkajn fotojn.

Miaj plej sxatataj muzikgxenroj estas la klasika, la italaj "kantauxtoroj", la akapela, la gospelo kaj spiritkantoj kaj kelkaj neitalaj kantistoj.

Miaj preferataj italaj kantistoj estas Lucio Battisti (kiu mortis en septembro 1998), Angelo Branduardi, Francesco Guccini, Mario Castelnuovo, Nino Buonocore, Rossana Casale, Fiorella Mannoia. El la eksterlandaj, Patricia Kaas, Sting, The Pogues (la malnova grupo). El la klasika, estas Bach kaj Mozart (cxu vi konas ilin?). Se ankaux vi interesigxas pri akapela, vi devas nepre auxskulti Flying Pickets.

Mia intereso pri poezio naskigxis danke al Esperanto: mi volis kontroli cxu veras, kiel multaj neesperantistoj diras, ke en E-o ne povas ekzisti poezio. Bone, post multaj studoj, mi povas certigi al vi, ke tio estas stultajxo. Se vi volas ni povas pridiskuti tion.

La etruskoj. Nu, mi vivas en vilagxo kun etruskaj originoj kaj mi ne povis eviti interesigxi pri tio. Certe gxi ne estas tutkomprenebla kialo (multaj el miaj samvilagxanoj ecx ne scias pri kio temas), sed kiam mi vizitigis la vastajn nekropolojn en la teritorio mi rimarkis, ke estis vere stulte ne scii la historion de tiaj monumentoj, do mi decidis interesigxi pli funde pri tio. Se vi bezonas pliajn informojn pri ili retu al mi, alie vi povos rekte lerni venante al la IAL.

Pri bestismo ne indas, ke mi diru multe, nur mi citu la auxtoron-filozofon, kiu vere revoluciis la pensmanieron en nia jarcento. Lia fundamenta verko estas "Animal liberation" (=Bestliberigo), mi varme konsilas legi gxin kaj via vivo kaj pensmaniero ne plu povos estis la sama. Cxu troigo? Provu por kredi.

INTERESAJ PAGXOJ

Se vi havas konsilojn aux komunikojn, vi povas reti al pcinqua@tin .it

Reiru al la Hejmpagxo

Iru al la itala versio

Internacia Arkeologia Laborbrigado

Venu Rapide Homoj

Reiru al la komenco