6a INTERNACIA ARKEOLOGIA LABORBRIGADO
Blera (Viterbo)
Regiono Lazio, Centra Italio
De la 16a gxis la 24a de Auxgusto, 2000
NOMBRO DE PARTOPRENANTOJ LIMIGITA GXIS 35 HOMOJ
Kaze de tro da aligxintoj oni preferos tuttempajn partoprenantojn
LA LABORO
FARITA DUM LA 5a IAL
(iom da pacienco dum la malfermo: estas
diversaj fotoj)
![]() |
Blera estas eta vilagxo, etruskdevena
(Etruskoj=popolo kiu vivis dum la IX-II jc a.K. en centra
Italio). Cxirkaux gxi estas granda nekropolo kun etruskaj
tomboj. Pro la paso de la tempo tero kaj vegetajxo kovris
cxi tiujn tombojn. Per cxi tiu laborbrigado oni intencas
liberigi ilin el de la tero kaj la vegetajxoj. La
nekropolo, kiun oni planas purigi havas tombojn de la
VII-VI jc a.K. La laborbrigado komencigxos la 24an matene
kaj la 31a estos la lasta tago de laborado. Oni laboros
dum mateno, kaj kelkajn tagojn eble ankaux kelkajn horojn
posttagmeze. Dum la liberaj posttagmezoj okazos ekskursoj
al la arkeologiaj kaj naturplenaj lokoj de la
cxirkauxajxo. La cxi-dekstra foto
reprezentas |
![]() |
![]() |
Oni dormos en mezlernejo, do,
kunportu dormsakojn kaj aermatracojn. Kompreneble estos
ankaux dusxoj. La laborkampo situas je 10 minutoj da
piedirado de cxi tiu lernejo. La cxi-maldekstra foto reprezentas internon de etruska tombo (virina lito). |
Pro tio, ke oni laboros en la vegetajxo kaj tero, estas singarde kunporti fortikajn sxuojn kaj longajn pantalonojn. Kompreneble estos varme, do se vi kunportos sxortojn vi povos surmeti ilin ekster la laboro. Laborgantoj estos tre utilaj; se vi ne havas, vi povos acxeti ilin en Blera. Laborilojn ni liveros al vi. Kunportu ankaux muzikilojn, por kunkanti dum libera tempo, kaj bankostumon. |
- Cxiuj partoprenantoj dum la laborado estos
asekuritaj. Pro tio estus grave, ke almenaux kelkajn
tagojn antaux la komenco oni informus la organizantojn
pri alveno, ne alveno, aux malfrua alveno. |
|
|
KIEL ATINGI LA LOKON PER AUXTO - Laux la Sxtata Sxoseo SS1 Aurelia: |
PER TRAJNO KAJ AUXTOBUSO En Blera ne estas fervojo. La plej proksima stacidomo estas Vetralla (situanta en Cura di Vetralla). - Se vi alvenas de Romo: en stacidomoj Termini,
Tiburtina (B-linio de metroo), Ostiense (B-linio)
(depende de la horoj) estas trajnoj al Viterb, sed
nuntempe cxe tiu fervojlinio estas laboroj por la
Jubileo, pri kiuj oni ne certas pri la fino, do pli bone
informigxi cxe Informoficejo en Termini-Stacio. Kaze, ke
vi sukcesos eltirigxi el tiu situacio, eliru en stacidomo
Vetralla, atingu la vojkrucigxon al Blera (1000 metrojn
for de la stacidomo). Tie prenu la unuan auxtobuson al
Blera (la lasta auxtobuso transiras je la 19.30
cxirkaux). |
![]() Tombo malkovrita dum la 3a IAL. Laboro
por la 5a IAL |
De Romo (Haltejo "Saxa Rubra")
6.10 - 7.40 - 14.40 - 17.25 - 18.00 - 18.55 - 21.20 (Festa)
De Romo (Haltejo cxe la A-metroa halto "Lepanto")
6.50 - 8.00 (Festa) - 10.00 - 12.40 - 17.25 (Festa) - 20.10
De Civitavecchia
9.15 (+) - 13.15 - 14.25 - 17.30 - 20.25 (+) = sxangxu en
Tarquinia
De Cura di Vetralla
7.50 - 8.20 - 9.20 -10.20 - 11.45 - 12.20 - 13.00 - 14.10 - 14.40
- 17.40 - 19.30
N.B. Cxi tiuj horoj povas esti malprecizaj je kelkaj minutoj pli
aux malpli, depende de la rapido de la auxtobuso ekveturanta de
Viterbo 20 minutojn antauxe.
De Romo al Cura di Vetralla (direkte al Viterbo)
Cxiun duonhoron. La unua auxtobuso ekveturas de Romo je la 6.30,
la lasta je la 21.15. La auxtobuso bezonas cxirkaux unu horon por
atingi Cura di Vetralla.
N.B. Por cxiuj auxtobusoj, cxi-supre indikitaj, necesas acxeti la bileton antaux ol eniri, cxe gicxetoj en la cxefhaltejoj, kafejoj, tabak- aux jxurnalvendejoj kie estas skribite COTRAL.
Pier Luigi CINQUANTINI
via Dante Alighieri n.2
01010 BLERA (VT)
Tel. + Fakso +39/0761/479503
Kunportebla tel. +39/335/492337
ATENTU LA NOVAN TELEFONNUMERON
RETADRESO: pcinqua@tin.it
Vai alla Home Page - Iru al la Hejmpagxo
Iru al la esperanta versio de la Hejmpagxo - Iru al la itala versio de la Hejmpagxo