INTERNACIA
ARKEOLOGIA LABORBRIGADO
- EKSTERORDINARA -
"SERCXANTE LA PERDITAN URBON"
Blera (Viterbo)
Regiono Lazio, Centra Italio
De la 1a gxis la 15a de Julio, 2000
SENPAGA
MEMZORGA
![]() |
La fotoj estas de la pasintaj ordinaraj arkeologiaj laborbrigadoj
Blera estas eta vilagxo, etruskdevena
(Etruskoj=popolo kiu vivis dum la IX-II jc a.K. en centra
Italio). La antikva urbo etruska farigxis romia kaj poste
vivis kaj estis logxita gxis la Mezepoko (cxirkaux XI
jc), kiam estis detruita. Tiam la bleranoj konstruis
novan urbon kie situas nun la aktuala. Pro la paso de la tempo la tero kaj la vegetajxo kovris la restajxojn kaj nun kie estis la antikva urbo estas legomgxardenoj aux olivarboj. De du jaroj Universitato de Romo fosas por malkovri la antikvan urbon. Gxuste dum 1999 oni malkovris subtere la situon de la antikva Katedralo kaj cxi-jare oni intencas elfosi gxin. Oni tute ne scias kiajn "surprizojn" atendi. Cxi tiu eksterordinara laborbrigado estos gvidata de la du arkeologiistinoj kiuj pristudas la antikvan urbon. La laborbrigado komencigxos la 1an matene kaj la 15a estos la lasta tago de laborado. Oni laboros dum mateno kaj la posttagmezoj estos liberaj (sed depende de la emo de la arkeologiistoj kaj de la laboristoj (volontulaj) oni povos ecx labori ankaux kelkajn posttagmezojn). Kaze de liberaj posttagmezoj povos okazi ekskursoj al la arkeologiaj kaj naturplenaj lokoj de la cxirkauxajxo aux nagxado cxe la maro aux lago. La cxi-dekstra foto reprezentas tipan etruskan tombon en la cxirkauxajxo de la laborkampo |
![]() |
![]() |
Oni dormos en domoj en la historia
centro de Blera. Kunportu La cxi-maldekstra foto reprezentas internon de etruska tombo (virina lito). |
Pro tio, ke oni laboros en la vegetajxo kaj tero, estas singarde kunporti fortikajn sxuojn kaj longajn pantalonojn. Kompreneble estos varme, do se vi kunportos sxortojn vi povos surmeti ilin ekster la laboro. Laborgantoj estos tre utilaj; se vi ne havas, vi povos acxeti ilin en Blera. Laborilojn ni liveros al vi. Kunportu ankaux muzikilojn, por kunkanti dum libera tempo, kaj bankostumon. |
- Cxiuj partoprenantoj dum la laborado estos
asekuritaj. Pro tio estus |
|
|
KIEL ATINGI LA LOKON PER AUXTO - Laux la Sxtata Sxoseo SS1 Aurelia: |
PER TRAJNO KAJ AUXTOBUSO En
Blera ne estas fervojo. La plej proksima stacidomo estas
Vetralla (situanta en Cura di Vetralla). |
![]() Tombo malkovrita dum la 3a IAL. Laboro
por la 5a IAL |
De Romo (Haltejo "Saxa Rubra")
6.10 - 7.40 - 14.40 - 17.25 - 18.00 - 18.55 - 21.20 (Festa)
De Romo (Haltejo cxe la A-metroa halto "Lepanto")
6.50 - 8.00 (Festa) - 10.00 - 12.40 - 17.25 (Festa) - 20.10
De Civitavecchia
9.15 (+) - 13.15 - 14.25 - 17.30 - 20.25 (+) = sxangxu en
Tarquinia
De Cura di Vetralla
7.50 - 8.20 - 9.20 -10.20 - 11.45 - 12.20 - 13.00 - 14.10 - 14.40
- 17.40 - 19.30
N.B. Cxi tiuj horoj povas esti malprecizaj je kelkaj minutoj pli
aux malpli, depende de la rapido de la auxtobuso ekveturanta de
Viterbo 20 minutojn antauxe.
De Romo al Cura di Vetralla (direkte al Viterbo)
Cxiun duonhoron. La unua auxtobuso ekveturas de Romo je la 6.30,
la lasta je la 21.15. La auxtobuso bezonas cxirkaux unu horon por
atingi Cura di Vetralla.
N.B. Por cxiuj auxtobusoj, cxi-supre indikitaj, necesas acxeti la bileton antaux ol eniri, cxe gicxetoj en la cxefhaltejoj, kafejoj, tabak- aux jxurnalvendejoj kie estas skribite COTRAL.
Pier Luigi CINQUANTINI
via Dante Alighieri n.2
01010 BLERA (VT)
Tel. + Fakso +39/0761/479503
Kunportebla tel. +39/335/492337
ATENTU LA NOVAN TELEFONNUMERON
RETADRESO: pcinqua@tin.it
Vai alla Home Page - Iru al la Hejmpagxo
Iru al la esperanta versio de la Hejmpagxo - Iru al la itala versio de la Hejmpagxo